Christine Taylor

Christine Taylor
Persona informo
Naskonomo Christine Joan Taylor
Naskiĝo 30-an de julio 1971 (1971-07-30) (53-jaraĝa)
en Allentown, Pensilvanio,  Usono
Lingvoj anglausona angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Allentown Central Catholic High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Ben Stiller (2000–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Quinn Dempsey Stiller (en) Traduki, Ella Stiller (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo televida aktoro
filmaktoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1989– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christine Taylor-Stiller (naskiĝis kiel Christine Joan Taylor la 30-an de julio, 1971) estas usona aktorino.

Ŝi naskiĝis en Allentown (Pensilvanio), ŝi plenkreskis en la najbara Wescosville (Pensilvanio). Ŝi vizitis Allentown Central Catholic High School.

La kariero de Taylor komenciĝis en 1989 en aĝo de 18 en la Nickelodeon Network, en ties infana televida serio Hey Dude, kie ŝi ludis akvan vivgardiston Melody Hanson. Ŝi ludis en tiu rolo tra 1991, dumtempe aperante en gastroloj en diversaj aliaj programoj. En 1995, Taylor ludis Marcia Brady en The Brady Bunch Movie kaj poste en A Very Brady Sequel.

Post The Brady Bunch Movie, ŝian karieron grave antaŭhelpis la komikaj gastludoj en televida programo Ellen, cefrolo en la televida serio Party Girl, bazita en 1995-a filmo Party Girl. Ŝiaj pliaj ludoj okazis en Seinfeld kaj Friends. Ŝi ankaŭ ludis kuzinon de Drew Barrymore, Holly Sullivan, en la 1998-a komedio The Wedding Singer.

Ŝiaj pliaj ludoj okazis en 2005 en du epizodoj de la Arrested Development kiel "Sally Sitwell" kaj en 2006 en epizodo de NBC-a My Name Is Earl.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy